Gyula Bulyovszky (ĵurnalisto)
Gyula Bulyovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1826 en Rákoskeresztúr |
Morto | 17-an de aprilo 1883 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | Lilla Szilágyi Bulyovszkyné |
Okupo | |
Okupo | attorney at law (en) ĵurnalisto |
Gyula Bulyovszky [djula bujovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bulyovszky Gyula estis hungara revoluciulo, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis gyulafalvai, lia edzino estis Lilla Szilágyi Bulyovszkyné. liaj pseŭdonimoj estis Inokai Csalán, B. Gy.
Gyula Bulyovszky[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1826 en Rákoskeresztúr (nun kvartalo en Budapeŝto), li mortis la 17-an de aprilo 1883 en Budapeŝto (la fontoj mencias plurajn aliajn datenojn).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Bulyovszky frekventis gimnaziojn en Pest (urbo) kaj Debrecen, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1847. Pli frue ekde 1843 li verkis poemojn kaj novelojn en la tiutempaj gazetoj. Li estis unu el la ĉefrolantoj de Hungara revolucio de 1848 kaj li redaktis revoluciemajn gazetojn. En la sama jaro li edziĝis. Post fiasko de la revolucio li estis oficisto en ministerio, ankaŭ ĵurnalisto kaj kritikisto en pluraj gazetoj. En 1859 li fondis gazeton, kiun li redaktis ĝis 1864. Kelkfoje li verkis teatraĵojn.
Elektitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Uriel Acosta (tradukita tragedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1850)
- scenarlibro de Károly Huber: A székely leány (opero, 1858)
- Nesze semmi, fogd meg jól (teatraĵo prezentita unue en Népszínház, 1868)
- Fuzio (komedio, prezentita unue en Nacia Teatro, 1879)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)[rompita ligilo]